Saltu al enhavo

Blankafrunta ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankafrunta ŝterno
Sterna striata ĉe Kaiaua, Firth Of Thames, Waikato, Novzelando
Sterna striata ĉe Kaiaua, Firth Of Thames, Waikato, Novzelando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Ŝternoj Sterna
Specio: Blankafrunta ŝterno S. striata
Gmelin 1789
Sterna striata
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Natura vivmedio  Ĉiujara ĉeestado  Vintrejoj
Natura vivmedio
  •  Ĉiujara ĉeestado
  •  Vintrejoj
  • Natura vivmedio
  •  Ĉiujara ĉeestado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Blankafruntaŝterno , Sterna striata, estas la plej ofta ŝterno de Novzelando, tio estas birdo de la subfamilio de Ŝternenoj. Ĝi malofte naĝas, krom por banado, spite havi retajn piedojn. La specio estas protektita.

    Temas pri svelta birdo, kiel ĉiu ŝterno de mallongaj kruroj kaj longaj flugiloj; ili estas 40 cm longaj kaj 160 g pezaj. La vosto estas tre forkoforma. La dorso kaj flugiloj estas grizaj kaj la subaj partoj estas blankaj. La kruroj kaj la beko estas nigraj (beko longa kaj kruroj foje nigroruĝaj) kaj nigraj estas ankaŭ la nuko kaj la krono, kiu enkadrigas mallarĝan blankan frunton, de kie venas la nomo de la specio.

    Junuloj estas ĝenerale pli skvamecaj kaj malhavas nigrajn kronon aŭ nukon: ili havas nur grizan strion ĉirkaŭ la okulo kaj ĝis la nuko. De tiu strio devenas la latinlingva scienca nomo “striata”.

    Blankafrunta ŝterno manĝas en grandaj aroj per plonĝado sur fiŝarojn de eperlano kaj pilĉardo kiuj estis pelitaj al la surfacon fare de pli grandaj fiŝoj kaj tiele tiuj estas facile kaptitaj. Kiel ĉiu ŝterno ili flugas havante siajn kapojn kaj bekojn indikantajn suben al siaj predoj.

    Reproduktado okazas el oktobro ĝis januaro (sudhemisfera somero) en grandaj kolonioj en rokaj klifoj kaj proksimaj insuloj.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. BirdLife International (2019). “Sterna striata”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22694607A155620380. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22694607A155620380.en. Alirita 11a de Novembro 2021.. 

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]