Blauwhuis (vilaĝo)
Aspekto
Blauwhuis | |||
vilaĝo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Blauhûs | |||
Ŝtato | Nederlando | ||
---|---|---|---|
Situo | Blauwhuis | ||
- koordinatoj | 53° 01′ 21″ N 05° 31′ 56″ O / 53.02250 °N, 5.53222 °O (mapo) | ||
Loĝantaro | 582 (1-7-2011) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Situo enkadre de Nederlando
| |||
Vikimedia Komunejo: Blauwhuis (Friesland) | |||
Blauwhuis (frise: Blauhûs) estas vilaĝo en la komunumo Súdwest-Fryslân en la nederlanda provinco Frislando. Ĝis 2011 Blauwhuis situis en la antaŭa komunumo Wymbritseradeel.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo ekestis pro la sekigo de la lago Sensmeer en 1632. La loĝantoj de la nova poldero kunvenis en konstruaĵo kun bluaj tegoloj, It Blauhûs. Tiu domo estis propraĵo de romkatolika damo el Harlemo kiu disponigis ĝin al la lokaj romkatolikoj. Ĉirkaŭ tiu kaŝkirko Blauwhuis disvolviĝis ĝis romkatolika enklavo. La kaŝkirko estis en 1785 anstataŭigita de vera kirko, kiu laŭvice en 1871 estis anstataŭigita per la hodiaŭa Sankta Vitokirko.
Ekde 1949 Blauwhuis oficiale estas vilaĝo.