Sankta Vitokirko
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Sankta Vitokirko estas romkatolika, al Sankta Vito dediĉita, kirko en la frisa vilaĝo Blauwhuis. La arkitekto de la kirko estis Pierre Cuypers. Inspektisto estis la pliposta regna arkitekto C.H. Peters. La kirko, trinava krucforma baziliko kun turo, estis en 1869-1871 konstruita en novgotika stilo. Nekutima por novgotika kirko estas la apliko de la alternanta sistemo en la internaĵo.
Ĝi estas konstruita laŭ la unua neakceptita formplano de la Sankta Vilibrordokirko en Sappemeer.
Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: (53° 1′ 21″ N; 5° 32′ 03″ E Mapo)