Blaverismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demonstracio en la urbo de Valencio "kontraŭ la enmiksiĝo de Katalunio kaj por antaŭenigo de la lingvo". Sen dubo, la lingva deklivo de la movado estas ties plej grava trajto.

La blaverismo (en la valencia: blaverisme) estas la termino per kiu kutime oni konas la ĵus naskitan politikan movadon kiel reago kontraŭ la katalanista fluo de la valencia naciismo en Valencio (Hispanio).

La simboloj[redakti | redakti fonton]

La blaverismo difiniĝas, super ĉio, per ties negado ke ekzistas kulturaj kaj simbolaj elementoj kiuj estas dividitaj inter Katalunio kaj Valencio.

La flago[redakti | redakti fonton]

La valencia flago kun la blua strio kronita apud la masto, estas de la dua duono de la 14a jarcento, pro reĝa privilegio, la propra aŭ oficiala simbolo de la urbo de Valencio.

En la Statuto de Aŭtonomeco de 1982 la trikolora kronita flago estos elektita oficiala flago de la Valencia Komunumo.

La lingvo[redakti | redakti fonton]

La blaveroj malakceptas la unuecon de la kataluna lingvo proponita de Joan Fuster kaj ili malakceptas la Normojn de Castellón de 1932 por elekti la Normojn de la Reĝa Akademio de Valencia Kulturo de 1978.

Ĉi tiu procezo iniciatos per la verko de Miquel Adlert En defensa de la llengua valenciana: perqué i cóm s’ha d’escriure la que es parla (1977) kaj la ĉefroluloj de tiu estos la propra Adlert kaj la poeto Xavier Casp, kiuj evoluis dum la 70-aj jaroj el sinteno unitarista komenca.

La blaverismo rikoltos gravajn sukcesojn dum la unuaj jaroj de ties ekzisto, kiam ĝi nomiĝis Milito de la Lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]