Blazonŝildo de soveta Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazonŝildo de la Armena Soveta Socialisma Respubliko.

La blazonŝildo de la eksa Armena Soveta Socialista Respubliko estis kreita surbaze de antaŭa simila realigita en 1922 de la pentristo Martiros Sarjan, kaj adoptita en la jaro en 1937 de la registaro de la SSR Armenio.

Ĝi reprezentas la monton Ararato, konsiderata kiel la nacia simbolo de Armenio. La vinberoj referencigas la tracidian biblian Araraton, la unua vitejo plantita de Noa post lia eliro de la arkeo kiel simbolo de la homara renaskiĝo. La tritiko reprezentas la teron kaj la naturajn rimedojn de Armenio. Super la monto Ararato troviĝas la Rikoltilo kaj martelo kaj fone la ruĝa stelo (komunaj simboloj por la tiamaj sovetaj respublikoj). Sur la ekstera bordo estas presitaj la vortoj « Armena Soveta Socialista Respubliko » armene (Հայկական Սովետական Սոցիալիստական Հանրապետություն -Haykakan Sovetakan Socialistakan Hanrapetutyun-), kaj malsupre ruĝa bendo havas la sloganon « Proletoj de la tuta mondo, unuiĝu! » armene (Պրոլետարներ բոլոր երկրների, միացե'ք -Proletarner bolori erkrneri, miaceq!) kaj ruse (Пролетарии всех стран, соединяйтесь!).

La blazonŝilo estis anstataŭita la 19-a de aprilo 1992 okaze de la malapero de Sovetio kaj uzata nova blazonŝildo.