Blazono de Kiribato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Kiribato
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1979
vdr

La blazono de Kiribato estis oficiale akceptita en la jaro 1979.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la dividita blazono estas supre flava fregatedo super leviĝanta suno sur ruĝa blazonoparto kaj sub tio tri bluaj ondaj strioj sur heraldike arĝenta, fakte blanka, fono - simbolo de la Pacifika Oceano.

Sur la banderolo sub la blazono videblas la ŝtata moto:

Te Mauri Te Raoi Ao Te Tabomoa
(sano, paco kaj prospero )

La sama motivo - sen ŝtata moto - ankaŭ videblas sur la nacia flago de Kiribato.

Simboleco[redakti | redakti fonton]

La ondoj simboligas la Pacifikan Oceanon.

La suno simboligu la oran estonton de la sendependa ŝtato.

La fregatedo estas la nacia birdo de Kiribato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La flago de Kiribato

La 1-an de majo 1937 la brita reĝo Georgo la 6-a donis blazonon al la tiam ankoraŭ brita "Kolonio de la Ĝilbertaj kaj Elisaj Insuloj" (Gilbert and Ellice Islands Colony), el kiuj poste iĝis la ŝtatoj Kiribato kaj Tuvalo.

La teksta banderolo en la kiribata kaj tuvala lingvoj videbligis la moton:

Timu dion kaj honorigu la reĝon.

En la jaro 1979 tiu blazono kun nova moto iĝis la oficiala blazono de Kiribato.