Blazono de Tongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Tongo
la ŝtata blazono
detaloj
enkonduko: en 1862

La nuna blazono de Tongo devenas el la jaro 1862.

Historio[redakti | redakti fonton]

La blazonon en 1862 kreis la princo Uelongatoni Ngu Tupou kune kun la kristana pastro Shirley Baker kaj ekde tiam estas la ŝtata blazono de Tongo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

reĝa standardo

La blazono de Tongo montras kvaronigitan blazonŝildon, kiu estas ĉirkaŭita de oraj ornamaĵoj.

  1. En la unua, ora blazonoparto videblas tri sespintaj arĝentaj steloj. Ĝi staras por la tri ĉefaj insularoj Tongatapu, Ha'apai kaj Vava'u.
  2. En la dua, ruĝa blazonoparto montratas reĝa krono. Temas pri la reĝa krono de Tongo kiel simbolo de la monarkia ŝtata strukturo.
  3. En la tria, blua blazonoparto flugas blanka kolombo kun verda branĉo da mirto (laŭ iuj alternativaj klarigoj temu pri olivarba branĉo) en la beko. Ĝi reprezentas pacon, unuecon kaj kristanecon.
  4. En la kvara, ora blazonoparto interkruciĝas tri glavoj. Ili staras por la tri reĝaj dinastioj Tu'i Tonga, Tu'i Ha'stakalaua kaj Tu'i Kanokupolu, el kiuj devenas la reganta reĝa familio.
  5. Sur la arĝenta korforma ŝildo situas blanka sespinta stelo kun ruĝa kruco. Tiu kruco identas kun la kruco en la ŝtata flago.

La motivoj de la blazono ripetiĝas iom variigite en la reĝa standardo.

la flago de Tongo

Malantaŭ la ŝildo staras du ŝtataj flagoj.

Super la ŝildo ŝvebas reĝa krono, ĉirkaŭ kiu volviĝas du branĉoj, kiel ĝin portis la tribestroj en eventoj de gravaj decidoj.

La ŝtata moto sur la banderolo tekstas en la tonga lingvo:

Ko e ʻOtua mo Tonga ko hoku Tofiʻa.
(„Dio kaj Tongo estas mia heredaĵo.“)