Blinda povumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blinda neaga povumo[1] estas termino de elektrotekniko. En la reto de transmisio de elektra energio per alterna tensiotrifaza elektro ĝi indikas la energion en unueco de tempo, kiu baskulas de la energifonto al la energiuzanto sen estis efekive utiligata. Ĝi estas nedeziderata, ĉar la blinda kurento produktas perdojn en la linio, kiuj ne estas mezureblaj ĉe la uzanto, al kiu estas fakturata nur la aktiva povumo.

La mezurunuo de la blinda povumo estas la varo, kiu ebligas distingi ĝin de la aktiva povumo mezurata en vatoj, kaj de la ŝajna povumo mezurata en voltampero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd en la artikolo "varo"en vortaro.net [1]