Bobelkamero
Aspekto
Bobelkamero estas korpuskla detektilo, kies detekta medio estas varmegigita likvaĵo por preskaŭ atingi la limon de bolpunkto. Ĉirkaŭ la vojo de la atomaj korpuskloj estiĝas jonoj, je kies efiko, la varmegigita likvaĵo ekbolas kaj estiĝas etaj bobeloj. La likvaĵo de la bobelkamero havas relative grandan densecon (kompare al vaporplena nebulkamero), ĝi estas plej ofte likva hidrogeno aŭ deŭterio, en kiuj oni povas analizis kernoreakciojn.
La kameron evoluigis usona atomfizikisto Donald A. Glaser, en 1952.