Bodø estas komunumo de Norvegio en la provinco Nordland. Administra centro estas la samnoma urbo Bodø. Laŭ la stato de 2026 en la komunumo vivis 53 638 loĝantoj sur areo de 1 395,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 38 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Sørfold, Fauske, Saltdal, Gildeskål kaj Beiarn. Bodø situas norde de la arkta cirklo, kaj havas noktomezan sunon de la 4-a de junio ĝis la 8-a de julio.
Proksime de Bodø estas la plej forta tajda fluo en la mondo, norvege nomata "Saltstraumen". En la regiono de Bodø oni havas la plej densan populacion de blankvostaj maragloj en la mondo.
En 2026 aparte sukcesas la unua vira teamo de la loka futbalkluboFK Bodø/Glimt, kiu interalie la 24-an de februaro 2026 venkis la renoman teamon de la itala klubo Inter Milano en la eŭropa konkurso Ligo de Ĉampionoj de UEFA.