Nordland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordland
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Norvegio [+]

LandoNorvegio

ĈefurboBodø
- koordinatoj67° N, 15° O (mapo)66.83333333333314.666666666667Koordinatoj: 67° N, 15° O (mapo)
Areo38 154,6 km² (3 815 460 ha) [+]

Loĝantaro243 385 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco6,38 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroKari Anne Bøkestad Andreassen

HorzonoUTC+01:00 [+]
ISO 3166-2NO-18

Nordland (Tero)
Nordland (Tero)

Nordland (Nordland)
Nordland (Nordland)
DEC

Map
Nordland

Vikimedia Komunejo:  Nordland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo

Nordland ("Norda Lando") estas provinco de norda Norvegio, lime de Troms kaj Trøndelag. En ĝi loĝas 236 474 homoj (2010), aŭ 5,2 % de la totala loĝantaro de Norvegio. Areo estas 38 463 km². La regurbo estas Bodø.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lofoten

Nordland estas longa kaj mallarĝa. De la plej suda komunumo (Bindal) al la plej norda (Andenes) estas 800 km. La okcidenta marbordo havas multajn fjordojn. La plej konata verŝajne estas Vestfjorden, kiu vere ne estas fjordo, sed maro inter Lofoten kaj la kontinento. Sude de Bodø troviĝas Saltstraumen, kaj en Lofoten troviĝas Moskenesstraumen.

Tipa por Nordland estas la krutaj montoj proksime de la maro, kun preskaŭ ebena kampo inter maro kaj monto. Estas multaj da insuloj, miloj da ŝeroj. Ofte troviĝas valoj interne de la fjordoj (aŭ la fjordoj en la realo daŭrigas la valojn), kutime kun rivero tra la valo. Mo i Rana kaj Mosjøen troviĝas en tiaj valoj.

La glaĉero Svartisen, la lago Røssvatnet, la fjordo Tysfjorden, la rivero Vefsna kaj la montoj Oksskolten kaj Stetind ankaŭ estas menciindaj. La arkta cirklo trairas Nordland je la monto Saltfjellet.

Kalkoŝtono kutimas en Nordland, pro tio troviĝas multaj kavernoj. La plej fama estas Grønligrotta en Rana. Marmoron oni trovis en pluraj lokoj, kaj oni eksportas marmoron de Fauske al la tuta mondo.

Inter la multaj lagoj de la teritorio estas Alsvågvatnet, Andfiskvatnet, Arstaddalsdammen, Balvatnet, Baugevatnet, Bjørnefossvatnet, Bleiksvatnet, Blerekvatnet, Blåmannsisvatnet, Bogvatnet, Båvrojávrre kaj Børsvatnet.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nordland havas mildan klimaton konsiderante la latitudo. La plej okcidentaj insuloj havas meztemperaturon je 0 °C vintre, dum en la valoj pli interne estas pli malvarmaj.

Noktomeza suno[redakti | redakti fonton]

La pli norda parto de Nordland havas noktomezan sunon dum la somero. Dum kelkaj semajnoj en la vintro oni tute ne havas sunon. Teorie, la pli suda parto de Nordland havas tri horojn da suno je vintra solstico, tamen pro la montoj oni ne vidas ĝin.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Nordland