Boeing YAL-1
Aspekto
| Boeing YAL-1 | ||
|---|---|---|
Boeing YAL-1 dum la flugo | ||
| Tipo: | Aerdevena Lasera Kontraŭbalistika defenda sistemo | |
| Fabrikanto: | Boeing | |
| Unua flugo: | 8-an de julio 2002 | |
| Enkonduko: | Nuligita | |
| Produktperiodo: | 2002 | |
| Produktokvanto: | 1 | |
La Boeing YAL-1 Airborne Laser Testbed (ABL) estas aerdevena lasera kontraŭbalistika armila sistemo por defendo de misilo (MD: Missile Defense). Surbaze de Boeing 747-400F, en kies interno enkonstruita aparato povas produkti grandenergian laseran faskon kaj povas trafi flugantan celon.
Laŭ la planoj, la aviadilo povas eligi radiojn kun ondolongo de 1,3-3,8 mikronoj, kun povumo de 20 megavattoj, je maks. 250 km. Tiu povumo sufiĉas eksplodigi raketojn post 5-8-sekunda radiado. La energion donas gaso da 106 tunoj.
La direktadon de la laser-radioj helpas 341 hidraŭlikaj pivotoj, kiuj ebligas eĉ 1000-fojan direktadon en unu sekundo.
Specifaĵo
[redakti | redakti fonton]| Grando | Datenoj |
|---|---|
| Longo | 69,7 m |
| Enverguro | 64,4 m |
| Alto | 19,4 m |
| Envergura surfaco | 541 m² |
| Malplena maso | 192,3 t |
| Maksimuma starta maso | 363 t |
| Plej granda rapido | maĥo 0,83 ĉ. 960 km/h |
| Maksimuma flugalto | 13.700 m |
| Ebla flugdistanco (sen postplenigo) | ĉ. 14.000 km |
| Pelado | kvar General Electric CF6-80C2 kun je 274 kN ŝovforto |
| Skipo | ses (piloto, kunpiloto, kvar servistoj) |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Boeing
- Boeing 747 : Originala modelo de YAL-1
