Bokobá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bokobá
005 Esperanto Yucatán.png

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97466 [+]
Kodo laŭ 31 005
Demografio
Loĝantaro 1 958
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°57′N 89°9′U  /  20.95°N, 89.15°U / 20.95; -89.15 (Bokobá) (mapo)
Alto 10 m
Areo 48,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Bokobá en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Bokobá en Meksiko
Situo de Bokobá en Meksiko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bokobá Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bokobá estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Bokobá. La komunumo situas en la centra parto de Yucatán en la regiono 4 "Centro". La regiono "Centro" limas norde al la regiono 3 "Litoral Centro", oriente al la regiono 1 "Litoral Oriente", sude al la regiono 5 "Centro Sur" kaj okcidente al la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31005.

La situo de la regiono 4 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1958 loĝantojn. El tiuj estis 991 viroj kaj 967 virinoj. La komunumo havas surfacon de 48,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 73,1 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,2 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1310 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1036 scipovis legi kaj skribi kaj 272 personoj estis analfabetoj. Do 20,76% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1974 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 865 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 43,8% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]