Saltu al enhavo

Boluan Fanzheng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Deng Xiaoping en la Parko Lianhuaŝan en Ŝenĵeno.

Boluan Fanzheng (ĉine: 拨乱反正), kio signifas laŭlitere "korekti la erarojn kaj restarigi la ordon", estis grava transira periodo en la historio de la Popola Respubliko Ĉinio, dum kiu Deng Xiaoping, la supera gvidanto de Ĉinio tiutempe, gvidis programon por ripari la damaĝojn kaŭzitajn de la Kultura Revolucio lanĉita de Mao Zedong. La programo "Boluan Fanzheng" iom post iom haltigis la maoistajn politikojn rilatajn al la Kultura Revolucio, rehabilitis milionojn da viktimoj persekutitaj dum la Revolucio, lanĉis diversajn sociajn kaj politikajn reformojn kaj sisteme restarigis la ordon en la tuta lando. La programo konsistigis la bazon por la historia programo "Reformo kaj malfermo" lanĉita en decembro 1978.

Deng lanĉis la programon kun la helpoj de siaj aliancanoj, ekzemple Hu Yaobang, kiu poste fariĝis la ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP). En decembro 1978, dum la 3-a plena sesio de la 11-a Centra Komitato de la ĈKP, Deng fariĝis la supera gvidanto de Ĉinio. La periodo de Boluan Fanzheng daŭris ĝis la komenco de la 1980-aj jaroj, kaj poste la ĉefa celo de la ĈKP kaj la ĉina registaro ŝanĝiĝis de "klasbataloj" al "ekonomia konstruado" kaj "modernigo".

Tamen, la periodo de Boluan Fanzheng ankaŭ alfrontas multajn kontestojn, ekzemple pro la milda traktado de homoj implikitaj en la Kultura Revolucio, kaj la enmeto de la "Kvar Fundamentaj Principoj" en la konstitucion de la lando, kiuj subtenas unupartian regadon en Ĉinio.