Bona Koro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bona Koro estas privata Esperanto-eldonejo, fondita de Vasil Stanoviĉ en urbo Drohobiĉo. Ĝi eldonis la almanakon Ukraina Stelo, E-ŝlosilon por ukrainoj (1993, kompilis Viktor Pajuk), Ukraina-Esperantan vortaron (1995, kompilis Volodimir Pacjurko kaj Vasil Stanoviĉ). Kiel grafikisto-pentristo kontribuis Niko Voloŝin.