Bondelzvartoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bondelzvartoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La Bondelzvartoj (germane BondelswartBondelzwart, ankaŭ Bondelzwart-NamaBondelzwart-Hottentotten - pri tio vidu la artikolon "hotentotoj"; name Gam-nun) estis afrika orlama-nama etno, kiu vivis en la hodiaŭa Namibio, la tiama Germana Sudokcidenta Afriko.

La bondelzvartoj eniris en la historion komence de la 20-a jarcento, kiam ili fine de 1903 faris ribelon kontraŭ la koloniaj "protektotrupoj". En tio subtenis ilin Jakob Morenga, kiu povis uzi siajn taktikajn spertojn je la batalo kontraŭ la germanoj poste en la ribelo de hereroj kaj namoj de 1904 ĝis 1908.

Post kiam Germana Sudokcidenta Afriko fine de la Unua Mondmilito estis cedita al Sudafrika Unio sub brita superregado, la bondelzvartoj denove armile ribelis kontraŭ siaj novaj potenculoj en la jaro 1922.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Native uprisings in Southwest Africa : documents on the armed uprisings of the Bondelzwart tribe (1922) and the bloodless revolt of the Rehoboth bastards (1925) in ex-German Southwest Africa administered by the Union of South Africa under mandate/ Dewaldt, Franz. - Salisbury, NC : Documentary Publications, 1976 .