Saltu al enhavo

Bonifatius Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifatius Becker post abata konsekro en 1956

Bonifatius BECKER (naskiĝinta Josef Becker la 31-an de oktobro 1898 en Mengerskirchen-Winkels, mortinta la 9-an de majo 1981[1] en Aachen-Kornelimünster) estis germana teologo kaj inter 1956 kaj 1967 abato de la benediktana monaĥejo de Kornelimünster.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Havante 10 gefratojn li ellernis la masonan metion kaj laboris en la gepatra fabriko je Wanne-Eickel. En 1930 li eniris la monaĥejon de Ilbenstadt (Niddatal) ĉe la benediktanoj, post frekvento de vespera lernejo en Bad Driburg. Post faro de la votoj en 1935, li ricevis la sacerdotan ordinacion en marto 1937. Maje de 1939 oni nomumis lin prioro de la restarigota klostro de Kornelimünster; en 1953 ĝi plialtrangiĝis je abatejo. En la 9-a de marto 1956 li estis elektita abato kaj deĵoren enkondukita en la 23-a de marto fare de la ordena inspektisto Ildefons Schulte Strathaus el Siegburg. Post papa konfirmo kun abata beniĝo (la 27-an de majo, en la ĵus antaŭe konsekrita abateja kirko)[2], Bonifatius ricevis la pontifikajn insignojn.

Lia devizo estis In Domino confido (Mi konfidas je la Sinjoro). Pro sanecaj kialoj li abdikis en 1967 restonte abateje ĝismorte.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. mortanonco
  2. karto okaze de la konsekriĝo
  3. nekrologo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]