Borgerhout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borgerhout
district of Antwerp

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Aliĝinta municipo
Lando Belgio
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Municipo Antverpeno
Poŝtkodo 2200
Retpaĝaro http://www.borgerhout.be/
Demografio
Loĝantaro 45 948 (2 013−01−01)[1]
Geografio
Koordinatoj 51°12′48″N 4°25′59″O  /  51.21333°N, 4.43306°O / 51.21333; 4.43306 (Borgerhout) (mapo) Koordinatoj: 51°12′48″N 4°25′59″O  /  51.21333°N, 4.43306°O / 51.21333; 4.43306 (Borgerhout) (mapo)
Alto 7 m [+]
Areo 3,93 km² ( 393 ha) [+]
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Situo de Borgerhout en la urbo Antverpeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borgerhout [+]
vdr


La distrikta domo de Borgerhout.


Borgerhout [borgrHOŬT] estas distrikto de Antverpeno en la Flandra Regiono de Belgio. La distrikto loĝigas 45 948 loĝantojn (en 2013) reflektantaj 90 naciojn. Ĝi estas dividita en du klare diversaj partoj fare de tri apudaj trafikarterioj (la Ringo-aŭtovojo, la Singel-bulvardo kaj la iama ĉeffervojo Bruselo-Amsterdamo).

La Ringo-aŭtovojo ĉirkaŭanta Antverpenon sekvas la linion de la malnovaj urbomuroj. Pro tio la parto de Borgerhout "ene de" la ringaŭtovojo estas konata kiel Borgerhout intra muros (ene de la muroj) dum la parto ekster la ringaŭtovojo estas konata kiel Borgerhout extra muros (ekster la muroj). La loĝdenso estas pli malalta en la pli ĵuse evoluinta parto ekster la muroj. La parto inter la muroj estas pli dense loĝata kaj ankaŭ enhavas la ĉefajn butikumstratojn.


Kulturo

La nanaj gigantoj de Borgerhout.

Ekde 1712[2] ĉiujare en Borgerhout okazas la Reuzenommegang, la promenado de la gigantoj. Tio estas tre malnova flandra tradicio kun kiel ĉefa atrakcio la montrado de la Reuskens van Borgerhout, la gigantetoj de Borgerhout, kiuj staras sur granda de ĉevaloj tirata ĉaro kaj regule dancas menueton kaj estas muzike akompanataj de 6-kapa orkestreto. Estas kvar gigantetoj aŭ nanaj gigantoj (dwergreuzen) nomataj Reus (giganto), Reuzin (gigantino), Dolfijn (delfeno) kaj la infano Kinnebaba. Tipe por la gigantetoj estas, ke ili ne estas pli altaj ol ordinara homo (pro tio "nanaj gigantoj") sed ja pli dikaj, kontraste al aliaj flandraj gigantoj kiuj estas 3-4 metrojn altaj. En la lastaj jaroj la promenado de la gigantoj iĝis internacie konata festo kun partopreno de ankaŭ eksterlandaj gigantoj kaj fanfaroj.

Historio kaj etimologio

Borgerhout estis unuafoje menciita en 1214 kiel "Borgerholt"[3]. En la mezepoko ĝi estis nur loko, kiu kaj administre kaj eklezie dependis de Deurne. Etimologie "Borgerhout" verŝajne signifas la lokon, kien la civitanoj (=borgers) iris por serĉi lignon (=holt, hout). Floris Prims tamen opinias, ke ĝi rilatas al la borch (fortikaĵo) de Antverpeno kaj ke temas pri arbaro (= hout) en la posedo de la grafo, kiu loĝis en la fortikaĵo Het Steen[4].

Anoj de Borgerhout

Naskiĝis en Borgerhout (elekto)

Loĝis/-as en Borgerhout (elekto)

Eksteraj ligiloj


Referencoj

  1. Distrikta oficiala retejo. Alirita 2013-05-07.
  2. Het ontstaan en de geschiedenis van de Borgerhoutse reuzenommegang. Alirita 2013-05-07.
  3. De Inventaris van het Bouwkundig Erfgoed. Alirita 2013-05-07.
  4. PRIMS F., Geschiedenis van Borgerhout, Borgerhout, 1936