Erik Van Looy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Van Looy
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1962 (1962-04-26) (61-jaraĝa)
en Antverpeno
Loĝloko Borgerhout
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • televida prezentisto • reĝisoro • aktoro
vdr

Erik Ludovicus Maria VAN LOOY (naskiĝis la 26-an de aprilo 1962 en Deurne) estas flandra filmreĝisoro kaj televid-prezentanto.

Liaj plej famaj filmoj estas:

  • Ad Fundum (1993)
  • Shades (1999)
  • De zaak Alzheimer (2003), en Usono aperinta sub la nomo The Memory of a Killer
  • Loft (2008)

Li prezentis dum multaj jaroj la kvizon De Slimste Mens ter Wereld (La plej klera homo de l' mondo) por la Vlaamse Radio- en Televisieomroep (Flandra Radio kaj Televido). En 2005 la publiko de la revuo Humo elektis lin "Homo de la jaro 2004".