Saltu al enhavo

Bormes-les-Mimosas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bormes-les-Mimosas
komunumo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Var
Kantono La Crau
Arondismento Toulon
komunumaro Communauté de communes
Méditerranée Porte des Maures
Situo Bormes-les-Mimosas
 - koordinatoj 43° 51′ 59″ N 06° 48′ 14″ O / 43.86639 °N, 6.80389 °O / 43.86639; 6.80389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 642 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 97,32 km² (9 732 ha)
Loĝantaro 7 698 (2012)
Denseco 79,1 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 83230
INSEE 83019
Situo de Bormes-les-Mimosas kadre de Francio
Situo de Bormes-les-Mimosas kadre de Francio
Situo de Bormes-les-Mimosas kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Bormes-les-Mimosas
Retpaĝo: bormeslesmimosas.com

Bormes-les-Mimosas - jen france, prononco laŭ sistemo IFA [bɔʁm le mimoza], provence Bouarmo - estas administra komunumo de Francio en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (Provence Alpes Côte d'Azur), en la sudoriento de la lando. La komunumo situas borde de la Mediteranea Maro, kiu ĉi tie nomatas Bordo Lazura. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 8 545 loĝantoj sur areo de 97,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 88 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Toulon kaj al la kantono La Crau / La Crau d'Ieras. La teritorio havas komunan limon kun Collobrières, Le Lavandou, La Londe-les-Maures kaj La Môle.

La komunumo gastigas la fortikaĵon de Brégançon, ŝtatan rezidejon uzatan kiel la oficiala feriejo (ĉefe somere) de la prezidanto de la Franca Respubliko.

En Bormes-les-Mimosas kun sia familio vivis la esperantisto André Brest (1928-1993), kiu plurajn jardekojn estis delegito de UEA.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]