Bostona maratono 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lelisa Desisa Benti, vira gajnanto de la Bostona maratono de 2013, proksime de la duonvoja punkto ĉe la kolegio Wellesley College.

La Bostona maratono 2013 okazis en Bostono, Masaĉuseco, Usono, lundon la 15-an de aprilo 2013. Ĝi estis la 117-a eldono de la amase partoprenata maratono. Organizita de la Bostona Atleta Asocio (angle nomata Boston Athletic Association), ĝi estis la dua konkurso de la tiujara serio (angla nomata World Marathon Majors) pri plaj gravaj mondaj maratonoj, kun vetkuroj en Tokio, Bostono, Londono, Berlino, Ĉikago kaj Novjorko. Pli ol 23 000 kurantoj partoprenis. Lelisa Desisa (Etiopio) gajnis la viran konkurson per tempo de 2:10:22, Rita Jeptoo (Kenjo) la virinan konkurson per tempo de 2:26:25. Sume li ol 800 000 usonaj dolaroj estis disdonitaj kiel premioj al la plej sukcesaj kurintoj.

konkurovoja mapo (dekstre la celo)

La maratono estis perturbita pere de du sinsekvaj eksplodoj sur la trotuaro apud la konkursofina linio, mortigante tri spektantojn kaj vundante 183 aliajn. La konkuro estis haltigita kaj multaj partoprenintaj sportantoj ne atingis la finlinion.

Vidu ankaŭ