Bounty Day
Bounty Day estas festotago, kiun festas loĝantaro de Pitkarna insulo kaj de Norfolkinsulo, kiuj devenas el Pitkarno. Oni festas ĝin je la 23-a de januaro en Pitkarna insulo kaj je la 8-a de junio en Norfolkinsulo. Ĝi estas nomita laŭ HMS Bounty.
Signifo kaj festado
[redakti | redakti fonton]En Pitkarna insulo Bounty Day rememorigas pri bruligo de la ŝipo Bounty fare de la ribeloj. La insulanoj omaĝe al tio konstruas replikojn de la ŝipo, kiujn oni bruligas[1] kaj poste pasigas la tagon per ripozo.[2]
Ankaŭ en Norfolkinsulo la nacia festo ankaŭ nomiĝas Bounty Day, malgraŭ tio ke la ŝipo Bounty neniam estis en tiu ĉi insulo kaj ankaŭ la dato la 8-a de junio tute ne rilatas al ĝi. Norfolkanoj je la 8-a de junio rememorigas pri datreveno de sia alveno el Pitkarna insulo al Norfolkinsulo en la jaro 1856, kiun ili ricevis de la reĝino Viktoria kiel sian novan hejmon.[3] La insulanoj ĉiujare vestas tradiciajn vestaĵojn, por ke ili denove rememorigu pri la originaj loĝantoj, familioj renkontiĝas kaj oni ludas tradiciajn sportludojn.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikoloj "Bounty Day" en la angla vikipedio (fonta versio 264840012) kaj "Bounty Day" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 12626623). En historio de la alilingvaj artikoloj troveblas la kontribuantoj. |