Brako de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝe areo de Enontekiö, proksimume sama ol la Brako de Finnlando. Enontekiö estas unu el la pri areo plej grandaj komunumoj de Finnlando.

Brako de Finnlando (finne Käsivarsi) estas mallarĝa areo de Finnlando inter Svedio kaj Norvegio. Ĝi apartenas al komunumo Enontekiö. La najbara komunumo en Svedio estas Komunumo Kiruna. Tie la landlimo de Svedio estas plejparte akva. En Brako de Finnlando situas la plej altaj montoj de Finnlando. Ili estas ekzemple Halti, Saana, Kahperusvaara kaj Ropi. Laŭ iuj taksoj, multaj montoj en Enontekiö estas la nuraj veraj montoj de Finnlando. La plej konata lago en la Brako estas Kilpisjärvi.