Bravinné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bravinné
germane Brawin
vilaĝo
Preĝejo de Virgulino Maria meze de la vilaĝo
Oficiala nomo: Bravinné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Bílovec
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 91 (2009)
Situo Bravinné
 - koordinatoj 49° 46′ 40″ N 18° 04′ 08″ O / 49.77778 °N, 18.06889 °O / 49.77778; 18.06889 (mapo)
Katastro 6,84 km² (684 ha) Bravinné
Loĝantaro 289 (2021)
Denseco 42,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 743 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bravinné
Portalo pri Ĉeĥio

Bravinné (germane Brawin) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Bílovec en distrikto Nový Jičín. Ĝi troviĝas proksimume 3 km de Bílovec kaj 7 km de Fulnek. Ĝi troviĝas en parko Oderské vrchy. La vilaĝo mem estas en abrupta monteto. Proksimume 1,5 kaj 5 km de Bílovec troviĝas aermuelejo. Troviĝas en ĝi multe da maŝinoj por mueli grenon. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 289 loĝantoj. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 91 adresoj.

Bravinné estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,84 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Bravinné estis fondita verŝajne komence de la 14-a jarcento, ĝi apartenis al Opava princlando, pli poste al krona lando silezia. En historiaj fontoj la vilaĝo Bravinné (Brafin) unufoje menciata en la jaro 1377, kiam ĝi apartenis al feŭdulo Mikuláš Stoš el Malenovice, kiu en la vilaĝo proprumis bienon kun nomo Brawe. El Bravinné aŭ Bravina devenis etaj regantoj, kiuj estis branĉo de la antaŭaj posedantoj Stošoj el Malenovice, resp. el Kounice. En la jaro 1543 ĝi fariĝis konsisto de senjorujo Bílovec.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869478
1880540
1890545
1900517
1910530
1921492
JaroLoĝantoj
1930475
1950219
1961244
1970280
1980289
1991293
JaroLoĝantoj
2001337
2011310
2021289

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Virgulino Maria el la jaroj 1887–89
  • Memoriga tabulo al falintoj enn la 1-a mondmilito
  • Memoriga kruco el la jaro 1900
  • Infanĝardeno (eksa lernejo)

Fotografioj[redakti | redakti fonton]