Spiritisma Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Spiritisma Esperanto-Asocio
Lando  Brazilo
Fondiĝo 7-a de septembro 2008
Sidejo Braziljo
Gazeto Konsolanto
Interretejo www.konsolanto.org
vdr

Spiritisma Esperanto-Asocio (SEA), estas faka asocio, kiu celas disvastigi Esperanton en spiritisma medio kaj spiritismon per Esperanto.

La asocio estis fondita en Braziljo, Brazilo, la 7-an de septembro 2008 sub la nomo Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj - BAES (portugale Associação Brasileira de Esperantistas-Espíritas). Ekde la 8-a de junio 2009 ĝi estas jura persono, neprofitocela asocio laŭ la brazila leĝo. En la 13-a de aŭgusto 2023 ĝi estis alinomita al SEA.

Ĉiujare ekde 2008 ĝi respondecas pri la okazigo de spiritisma renkontiĝo.

En la 1-a de majo 2021 debutis Konsolanto, oficiala organo de la asocio.

En la 25-a de julio 2023 la asocio lanĉis retejon[1], kiu konsistas el la tuta enhavo de La Libro de la Spiritoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]