Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nuvola apps kuser.svg BRES
Nomo Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj
Regiono Brazilo
Periodo jara
Organizanto Brazila Asocio de Esperantist j Spiritistoj
Ekzistas ekde
Celgrupo Esperantistaj spiritistoj
Informa retpaĝo www.baes.org.br/bres
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj, mallongigo BRES, estas jara evento kun la celo kunvenigi brazilajn spiritistojn, kiuj estas esperantistoj. Ekde 2008 Brazila Asocio de Esperantistaj Spiritistoj (BAES) respondecas pri la okazigo de BRES. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 1-a BRES, unue planita por okazi la 21-an, 22-an kaj 23-an de julio, okazis prokraste de la 13-a ĝis la 15-a de oktobro 2006 en Ribeirão Preto, Brazilo, kun la ĉeftemo "La Spiritisma Domo kaj Esperanto". Ĝin organizis Spiritisma Centro Batuíra. Aliĝis 140 homoj el 33 brazilaj urboj el 9 subŝtatoj. Partoprenis 110. La organiza komitato konsistis el la sinjorinoj Gracinda Maria Artioli Firmino, Neusa Priscotin Mendes (MiMa) kaj Paula Cristina Medve Zulques.Uberlando prenis la respondecon realigi la laŭvican BRES en 2007.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj el la retejo de BAES.
  2. (Majo 2021) “Rubrikoj 'Intervuje' kaj 'Nekrologe'”, Gazeto de BAES (1), p. 24–29. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj BRES[redakti | redakti fonton]

Jaro BRES Urbo Periodo
2021 11-a Interreto 15-a aŭgusto
2019 10-a Gojanjo 24-a junio
2016 9-a Manaŭso 26-a ĝis 27-a januaro
2015 8-a Rio-de-Ĵanejro 27-a ĝis 28-a januaro
2014 7-a Florianopolo 28-a ĝis 29-a januaro
2012 6-a Braziljo (Tagvatingo) 19-a ĝis 21-a januaro
2011 5-a Braziljo 29-a aprilo ĝis 1-a majo
2009 4-a Ĵuiz-de-Foro
2008 3-a Braziljo 5-a ĝis 7-a septembro
2007 2-a Uberlando 7-a ĝis 9-a septembro
2006 1-a Ribejran-Preto 13-a ĝis 15-a oktobro