Spiritisma Esperanto-Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SER
Nomo Spiritisma Esperanto-Renkontiĝo
Regiono Brazilo
Periodo jara
Organizanto Spiritisma Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde 2006
Celgrupo Esperanto-spiritistoj
Informa retpaĝo www.konsolanto.org/ser
vdr

La Spiritisma Esperanto-Renkontiĝo, mallongigo SER, estas jara evento kun la celo kunvenigi spiritistojn, kiuj estas esperantistoj. De 2006 ĝis 2023 la evento nomiĝis BRES - Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj. Post 2008 SEA (tiama BAES) respondecas pri la okazigo de la evento. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua evento (1a BRES), unue planita por okazi la 21an, 22an kaj 23an de julio, okazis prokraste de la 13a ĝis la 15a de oktobro 2006 en Ribeirão Preto, Brazilo, kun la ĉeftemo "La Spiritisma Domo kaj Esperanto". Ĝin organizis Spiritisma Centro Batuíra. Aliĝis 140 homoj el 33 brazilaj urboj el 9 subŝtatoj. Partoprenis 110. La organiza komitato konsistis el la sinjorinoj Gracinda Maria Artioli Firmino, Neusa Priscotin Mendes (MiMa) kaj Paula Cristina Medve Zulques.Uberlando prenis la respondecon realigi la laŭvican renkontiĝon en 2007.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj el la retejo de SEA. Arkivita el la originalo je 2023-08-24.
  2. (Majo 2021) “Rubrikoj 'Intervuje' kaj 'Nekrologe'”, Gazeto de BAES (1), p. 24–29. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj SER[redakti | redakti fonton]

Jaro Urbo Periodo
2024 14a Interreto 14a aprilo
2023 13a Uberlando 22-23a aprilo
2022 12a Interreto 24a aprilo
2021 11a Interreto 15a aŭgusto
2019 10a Gojanjo 24a junio
2016 9a Manaŭso 26-27a januaro
2015 8a Rio-de-Ĵanejro 27-28a januaro
2014 7a Florianopolo 28-29a januaro
2012 6a Braziljo (Tagvatingo) 19-21a januaro
2011 5a Braziljo 29a aprilo-1a majo
2009 4a Ĵuiz-de-Foro 14a julio
2008 3a Braziljo 5-7a septembro
2007 2a Uberlando 7-9a septembro
2006 1a Ribejran-Preto 13-15a oktobro