Brecon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brecon
urbo
Brecon, River Usk - geograph.org.uk - 1983133.jpg
Administrado
Ŝtato Flago-de-Britio.svg Britio
Lando Flago-de-Kimrio.svg Kimrio
Regiono Powys
Graflando Brecknockshire (historie)
Demografio
Loĝantaro 8 250  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 57′ N, 3° 23′ U (mapo)51.94677-3.39086Koordinatoj: 51° 57′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Situo de Brecon
Situo de la urbo en Kimrio

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Brecon [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kanalo ĉe Brecon
Katedralo Brecon

Brecon estas la tria plej granda urbo de Powys, Kimrio. Antaŭe ĝi estis la ĉefurbo de la antaŭa graflando (angle, "county") Brecknockshire. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 7 900 loĝantojn, en 2011 temis pri 8 250 loĝantoj. Ĝi etendiĝas je 7,3 kvadrataj kilometroj.

Antaŭ la konstruo de ponto trans Rivero Usk, Brecon estis inter la tre malmultaj lokoj kie eblis transvadi tiun riveron, kaj tial havis strategian pozicion.

Dum la romia epoko, ĝi estis kavalira bazo.

Dum la 11-a jarcento konstruiĝis kastelo.

En la orienta parto de la urbo situas kolegio por infanterianoj kaj la bazo de kimra brigado.

En 1923 la ĉefa anglikana preĝejo de la urbo (kiu estis prioreja preĝejo ĝis la abolicio de la monaĥejoj dum la 16-a jarcento) iĝis katedralo.

Kanalo iras de Brecon al Pontypool kaj Newport (Monmouthshire).