Breĉio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brekcio)
breĉio sur la pinto de la monto Sigiswanger Horn
Vulkana breĉio
Forsmark-breĉio (el la ŝovitaĵo de Eckernförder Bucht) (nomita laŭ la kuŝejo de patrina rokaĵo apud Forsmark (provinco Uppsala län (iam Uppland)) en Svedio)
breĉio kun diversgrandaj frakaĵŝtonoj
sedimentaj breĉioj

Breĉio (de la itala breccia: ŝtonŝutaĵo) [1] estas rokaĵo, kiu konsistas el neronditaj ŝtonaĵoj, kiuj estas kungluitaj per fajna baza amaso. Breĉioj similas al konglomeratoj (ekzemple pudingŝtono), kiuj, kontraŭe al breĉio, konsistas el rondikitaj rokaĵoj enfermitaj de fajna rokaĵo. La grajngrandeco superas du milimetroj. Rokaĵoj kun pli malgrandaj grajnoj nomiĝas mikrobreĉio. Oni distingas breĉioj laŭ ilia ekesto, ekzemple en sedimenta, vulkana, diagenaj, tektonaj breĉioj krome impaktaj breĉioj. Se la breĉioj konsistas nur el unu rokaĵspecio la breĉio nomiĝs monomikta, se el diversaj rokaĵoj polimikta.

Sedimentaj breĉioj[redakti | redakti fonton]

La estiĝo de sedimentaj breĉioj okazas ofte relative proksime al la loko, kie la veterdisfalo de la primara rokmaterialo okazis. Tion montras la malfajnajn, akreeĝajn formojn de la „kunbakitaj“ rompaĵoj, ĉar grandaj transportdistancoj (ekzemple per riveroj aŭ glaĉeroj) kaŭzas rondigitajn eĝojn. Plej ofte amasmoviĝoj, ekzemple montofaloterglito, kaŭzas breĉiojn. Ofte breĉioj estiĝas ankaŭ en submaraj subenglitoj de ŝtonŝtuaĵoj antaŭ rifo.

Dum enfaloj de rokaĵaj kavoj kaŭze de lesivado kaj subrozio estiĝas breĉioj.

Vulkanaj breĉioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj procesoj, kiuj kaŭzas la ekston de breĉioj estas vulkanerupcioj. Ĉi tie formiĝas erupciaj breĉioj, aŭ breĉioj en la vulkana gorĝo. Se la malfajnaj komponentoj estas ene de tofo ili estas nomataj tofbreĉioj.

Diagenaj breĉioj[redakti | redakti fonton]

Pli maloftaj estas diagenaj breĉioj, kiuj formiĝas dum la proceso de la rokaĵformiĝado kaj rokaĵfirmiĝo. Tiuj estiĝas per disrompiĝo de firmaj rokaĵtavoloj pro tertremoj aŭ per disrompiĝo pro alta premo en profundaj roktavoloj.[2]

Tektonaj breĉioj[redakti | redakti fonton]

Ne malofte estas breĉioj, kiuj formiĝas per la rompiĝo de rokaĵoj kaŭze de geologia dislokiĝo , t.n. dislokiĝaj, defaŭltaj breĉioj, gangbreĉioj). Tektonaj breĉioj estas ekzemple kakirito kaj kataklasito).

Impaktbreĉioj[redakti | redakti fonton]

La trovo de breĉioj povas ankaŭ estas maldirkta pruvo de impakto ĉe kiu meteorito frakasigis kaj per alta premo kunfandigis rokaĵojn. Tiaj impaktbreĉioj troviĝis ekzemple en formo de buntaj breĉioj en la meteoritaj krateroj de Nördlinger Ries kaj en Steinheimer Becken.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Murawski, Hans: Geologisches Wörterbuch. Ferd. Emke Verlag Stuttgart, 11. Auflage 2004, 262 S., ISBN 978-3-827-41445-8
  2. Rüdiger Henrich: Middle Triassic carbonate margin development: Hochstaufen-Zwieselmassif, northern Calcareous Alps, Germany, Facies, Bd. 6, Nr. 1, S. 85–105, Springer Verlag, Berlin / Heidelberg 1982 (Online-Zusammenfassung[rompita ligilo])

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]