Bruce Beutler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruce Beutler
Dosiero:Bruce Beutler 2007.jpg
Persona informo
NomoBruce Beutler
Dato de naskiĝo29-a de decembro 1957
NaskiĝlokoĈikago, Ilinojso
Aĝo66
Okupoj kaj profesioj
Okupoimunologo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPremio Balzan, Albany Medical Center Prize, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, William B. Coley Award, Grand Prix Charles-Leopold Mayer, Stanley J. Korsmeyer Award, Robert Koch Prize, Premio Shaw pri Vivscienco kaj Medicino, Fellow of the AACR Academy, Clarivate Citation Laureates [+]
Retpaĝohttp://www.utsouthwestern.edu/labs/beutler/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Bruce Beutler (naskiĝis la 29-an de decembro 1957 en Ĉikago, Ilinojso) estas usona imunologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Jules A. Hoffmann estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.

Bruce Beutler laŭ la stato de oktobro 2011 estas direktoro de esplora centro en universitata medicina centro en Dallas, Teksaso. Li antaŭe estis profesoro kaj gvidanto de la departemento pri genetiko de la esplorinstituto The Scripps Research Institute en La Jolla, Kalifornio, Usono. Lia patro, la germandevena hematologo Ernest Beutler, ankaŭ estis profesoro kaj departementa gvidanto en la esplorinstituto. Bruce Beutler apartenas al la juda kredo.