Bruce Willis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruce Willis

Bruce WILLIS (naskiĝis la 19-an de marto 1955 en Idar-Oberstein) estas usona aktoro.

Li naskiĝis en Germanio, sed pasigis sian junaĝon en Nov-Ĵerzejo, Usono. Plenkreske li transloĝiĝis al Novjorko, kie li komencis teatran karieron.

Famon li gajnis per rolo en la televidserio Moonlighting (19851989). Poste li aperis en diversspecaj filmoj: agadoplenaj kaj psikologie profundaj. Li laboris kun Reĝisoroj kiel Michael Bay en Armageddon, M. Night Shyamalan en The Sixth Sense kaj Unbreakable, Walter Hill en Last Man Standing, Edward Zwick en The Siege au Luc Besson en The Fifth Element. Ankaŭ kiel produktoro li jam agadis. Malgraŭ sukcesa filmkariero li ankoraŭ aperas en teatraĵoj.

De 1987 ĝis 2000 li estis edzo de aktorino Demi Moore. La paro havis tri komunajn idojn.

Listo de filmoj

  • Moonlighting (televidserio, 1985-1989)
  • Die Hard (filmserio, 1988, 1990, 1995)
  • Death Becomes her (1992)
  • Pulp Fiction (1994)
  • 12 Monkeys (1995)
  • The Fifth Element (1997) - Majoro Korben Dallas
  • Armageddon (1998)
  • The Sixth Sense (1999)
  • The Whole Nine Yards (2000)
  • Unbreakable (2000)
  • Hart's War (2002)
  • Tears of the Sun (2003)

Premioj

Premio Ora Globo

Iaro Kategorio Filmo Rezulto
1989 Ora Globo al la Plej bona akcesora aktoro In Country Kandidato
1987 Ora Globo al la Plej bona aktoro de serio de televido - Komedio au muzika Moonlighting Premiita
1994 Ora Globo al la Plej bona akcesora aktoro Pulp Fiction Premiita

Eksteraj ligiloj

greke IMDb greke BruceWillisPL.com - Probably The Best Bruce Willis Fansite In The World