Budiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Budiko, apud la Westminster Pier

Budiko (aŭ Boŭdiko aŭ Boadicea) estas la nomo de antikva reĝino en Britio. Ŝia edzo estis la reĝo de la Ikenoj (kelta tribo), Prasutago (latine: Prasutagus); kiam li mortis, la Romia Imperiestro Nerono kaj ties filinoj heredis la regnon laŭ lia testamento, por certigi la pacon. Spite al tio, la romianoj atakis la reĝlandon kaj skurĝis la kaptitan budikon kaj seksperfortis siajn filinojn. Pro tiu Budiko ekribelis kaj venĝis, detruante multajn romiajn urbojn. Ŝi detruis Kamulodunon (latine: Camuldonum, angle la nuna Colchester), Londinion (latine Londinium, nune Londono) kaj Verulamion (St Albans). Ŝin venkis la Romia Provincestro, Gajo Suetonio Paŭlino en 60, neniigante ŝian armeon.

Ŝi estis verŝajne venenita en 61 p. K. kaj entombigita en loko de la nuna londona stacidomo King's Cross Station.

En Londono oni starigis memoraĵon al ŝi.

Budiko en la literaturo

Konata estas la poemo Boadicea de Alfred Tennyson kaj la tragedio Bonduca de John Fletcher. Krom tio ekzistas multaj historiaj romanoj kaj junularaj libroj pri ŝi. (http://www.hist-rom.de/themen/boudicca.html]).

Vidu ankaŭ