Bufro (aŭto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri aŭta bufro kies ĉefa principo estas plasta afiformiĝo. Por fervoja bufro rigardu la paĝon Bufro (fervojo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bufro.
dezajne pluevoluita aŭto el la komenco de la 20-a jarcento, kun nekaŝita frontbufro

Aŭta bufro estas horizontala stango ĉe la antaŭo kaj malantaŭo de veturilo, kutime kaŝitaj per tegilo el lakita lado aŭ plasto, kiu igas la bufron dezajna parto de la aŭta karoserio. Komence aŭtaj bufroj estis faritaj el metalo kaj multe rigidaj, tamen poste oni transiris al konstrui ilin malpli rigidaj, por ke ili povu absorbi kinetan energion per plasta aliformiĝo. Sekve oni eĉ komencis fari aŭtobufrojn el speciala plasto, aŭ aldonis limigitan elastecon. Aŭta bufro travivu kolizion kun minimuma rapideco (ĉirkaŭ 5 Km/h) sen damaĝo, kaj protektu aliajn aranĝaĵojn (lampojn, brulaĵkondukajn partojn). Fine oni ekklopodis minimumigi vundiĝojn de piedirantoj aŭ bicilantoj, kun kiuj la aŭto povus kolizii. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shuler, S.. (8 March 2004) “Bumper Systems Designed for Both Pedestrian Protection and FMVSS Requirements: Part Design and Testing”, SAE Technical Paper Series 1. SAE International. doi:10.4271/2004-01-1610.