Bufrosolvaĵo
Etoso
Ĉi tiu artikolo temas pri kemiaĵo kiu tenas pH-valoron konstanta. Por fervoja bufro rigardu la paĝon Bufro (fervojo). Por aŭta bufro legu la artikolon Bufro (aŭto). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bufro. |
Bufrosolvaĵo estas akva solvaĵo kapabla (en certaj limoj) teni pH-valoron konstanta. [1][2] Ĝi kutime konsistas el malforta acido kaj ĝia responda bazo. Bufro malhelpas ŝanĝon de pH okaze de:
- aldono de acido
- aldono de bazo
- aldono de akvo