Bukaneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Buccaneer of the Caribbean" el la verko de Howard Pyle nome Book of Pirates[1]

Bukanero estis origine loĝanto de la okcidenta parto de la insulo Hispanjolo, nunaj Haitio kaj Domingo, kiu dediĉis sin al kaptado de bovinoj kaj porkoj por bu canear, t.e. fumumi la viandon kaj vendi ĝin al la navigantoj de la Karibo.

Dum la 16a jarcento establiĝis en la okcidenta parto de la insulo, kiu estis forlasita de la hispanoj, eŭropaj aventuremuloj, speciale francoj, plejparte el Normandio, kiu pruntis el la indianoj (aravakoj) la tekniko konservi la viandon kaj sin dediĉis por prepari la felon de la kaptitaj bestoj por vendi ĝin al la eŭropanoj trairantaj.

Kiam la hispanaj aŭtoritatuloj invadis la insulon pro nepago de impostoj al Hispanio, ili ekstermis la bestoj sur kiuj baziĝis la komerco de la bukaneroj, kaj la francaj aŭtoritatuloj, kiuj regis en la insulo Testudo, kreis leĝojn kontraŭ ili, multaj el ili ekloĝis en insulo de la Testudo aliĝante al la filibustroj, por dediĉi sin al piratado, ĉefe kontraŭ la hispanoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alexandre Oliver Exquemelin (traduko de Dr. de la Buena Maison - eldono de Carlos Barral) (novembre de 1999). «Bucaneros de América». Editorial Valdemar (enokia s.l.). ISBN 84-7702-291-7.[1]
  • Juan Bosch (decembre de 1983). «De Cristóbal Colón a Fidel Castro, el Caribe frontera imperial». Editorial de ciencias sociales, La Habana, Cuba.