Bukceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bukceno povas esti laŭ PIV antikva trumpeto ĉe la Romanoj kaj duarange ankaŭ (el Buccinum) genro de moluskoj el la klaso de gastropodoj, relative grandaj, konkohavaj, vivantaj ĉe la bordoj en malprofunda akvo.

Bildo de buccina elprenita de la dekdua eldono de la Encyclopaedia Britannica.

La buccinabukceno estis blovinstrumento uzata de la romia armeo. Origine temis pri metala tubo de el 11 al 12 futoj longa, mallarĝa, kiun oni sonigis pere de buŝaĵo kun formo de taso. La tubo espiraliĝis ĉirkaŭ si mem el la buŝaĵo al la plilaŭtilo kun formo de granda C kies strukturo plifortikiĝis pere de transversa tubo kiu trapasis la kurbon.

La muzikisto povis uzi la diagonalan strion por stabiligi la instrumenton, sum la sontubo kurbiĝis supre ĝis esti super liaj kapo aŭ ŝultroj. Ĝi utilis por fari diversajn signalojn en la tendumejo kiel, ekzemple, marki la gvardiperiodojn. Tiu instrumento estis antaŭaĵo de la trumpeto kaj de la trombono.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Synaulia, Music of Ancient Rome, Vol. I – Wind Instruments - Amiata Records ARNR 1396, Florenco, 1996.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.

  • Antcliffe, Herbert: "What music meant to the Romans" en Music & Letters 30(30):338, 1949.
  • Bonanni, Filippo: Antique Musical Instruments and their Players, Dover Publications reprint of the 1723 work, Gabinetto armonico with supplementary explanatory material. New York: Dover Publications, 1964.
  • Comotti, Giovanni: Music in Greek and Roman Culture. Baltimore: Johns Hopkins, 1989.
  • Donaldson, G. H.: "Signalling communications and the Roman Imperial Army" en Britannia 19:351–352, 1988.
  • Grout, Donald J. & Palisca, Claude V.: A History of Western Music. New York: W. W. Norton, 1996.
  • Meucci, Renato: "Roman military instruments and the Lituus" en The Galpin Society Journal 42:86, 1989.
  • "Horn" kaj "Trompete" en Reallexikon der germanischen Altertumskunde, Heinrich Beck u.a. (Hrsg.). Berlin & New York: de Gruyter, 1973, Bd. 15, S. 121–130. ISBN 3-11-016649-6