Dioscorea bulbifera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bulba dioskoreo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dioscorea bulbifera
Dioscorea bulbifera
Dioscorea bulbifera
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Monokotiledonoj
Ordo: Dioskorealoj, Dioscoreales
Familio: Dioskoreacoj , Dioscoreaceae
Genro: Dioskoreo, ” Dioscorea ”
Dioscorea bulbifera
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio Dioscorea bulbifera, nome bulba dioskoreo el la genro dioskoreo (Dioscorea) estas herba grimpoplanto. Ĝi formas en la foliakseloj manĝeblajn bulbojn. Pro tio ĝi estas kultivata en la tropikoj. La natura disvolviĝo estas en Azio kaj Afriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dioscorea bulbifera havas nur malgrandajn aŭ neniun bulbojn en la grundo. Se subgrundaj bulboj estas, ili havas grandecon de nur kvar ĝis 10 centimetroj. La engrundaj bulboj ne havas tigojn, ili estas nigraj de ekstere, malmolaj, amaraj kaj ne manĝeblaj. La trunko ne havas harojn kaj ĝi grimpas tri ĝis sep metrojn. [1] [2] Ĉu la ŝosoj estas volvantaj dekstren aŭ maldekstren ne estas klaraj. La folioj staras alternante ĉe la ŝoso. La folibazo estas korfoma kaj ĉirkaŭas la ŝoson. La folirando estas iom ondanta. La folipinto estas longa. En la foliakseloj evoluiĝas grizaj ĝis brunaj neregulaj bulboj, kiuj pezas ĉe kultivitaj plantoj averaĝe 500 ĝis 700 gramoj, sed ili povas esti ĝis du kilogramoj.

La kromosomo-nombro estas 2n = 40, sed ankaŭ 60, 70, 80 aŭ 36.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Dioscorea bulbifera estas disvastigita en la tropikoj kaj Subtropikoj de Azio kaj Afriko. Ĝi toleras sekajn periodojn de du ĝis kvin monatojn. En Afriko sude de la Saharo kaj Madagaskaro ĝi estas disvastigita. En Azio ĝi kreskas de Pakistano kaj Hindio trans Ĉinujo ĝis Koreujo kaj Japanujo. En la sudoriento trans Indonezio ĝis Aŭstralio.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

folio kaj bulbo de la dioskoreo

La ekstergrundaj bulboj estas manĝeblaj. Depende de la vario la planto havas venenajn substancojn, kiuj devas antaŭ la konsumado esti ellavitaj kaj kuiritaj.

Botanika historio[redakti | redakti fonton]

Dioscorea bulbifera estis jam en la jaro 1753 priskribita de Carl von Linné en lia verko „Species Plantarum“. La nomo bulbífera konsistas el la latinaj partoj bulbus, „bulbo“,kaj -fer, „-portanta“[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James A. Duke, Judith L. DuCellier: Handbook of Alternative Cash Crops. CRC Press. 1993. ISBN=0-8493-3620-1, paĝo 230. Online=Google Books
  • Lauren Raz: Flora of North America Editorial Committee. Dioscoreacea. Flora of North America North of Mexico. Volumo 26. Oxford University Press. New York kaj Oxford. 2002. paĝo 479, ISBN=0-19-515208-5. Online=eFloras.org
  • Vincent E. Rubatzky, Mas Yamaguchi: World Vegetables. principles, production and nutritive values, Eldono 2. Aspen Publishers Gaithersburg. 1999. ISBN=0-8342-1687-6. Paĝo 163.
  • Chih-chi Ting, Michael G. Gilbert: eldonistoj : Wu Zhengyi, Peter H. Raven: Dioscoreaceae. Flora of China. volumo 24. Missouri Botanical Garden Press. St. Louis . ISBN=0-915279-83-5. Paĝo 287. |Online=eFloras.org

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. James A. Duke, Judith L. DuCellier: Handbook of Alternative Cash Crops. CRC Press. 1993. ISBN=0-8493-3620-1. Paĝo 230
  2. Lauren Raz: Flora of North America Editorial Committee. Dioscoreacea. Flora of North America North of Mexico . volumo 26. Oxford University Press. New York kaj Oxford. 2002. Paĝo 479
  3. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3. Aufl. Nikol Verlagsgesellschaft, Hamburg 2005. ISBN 3-937872-16-7.