Bulgara Socialisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bulgara Komunisma Partio)
Bulgara Socialisma Partio
emblemo
flago
politika partio en Bulgario
Komenco 3-a de aprilo 1990 vd
Antaŭe Bulgara Komunista Partio vd
Lando(j) Bulgario vd
Sidejo Sofio
Ideologio

demokrata socialismosocialdemokratio • rusamo • poreŭropismo • socia konservativismo • maldekstra naciismo

Fondinto(j) Aleksandar Lilov vd
Ĉefestro(j) Korneliya Ninova vd
Membro de Partio de Eŭropaj SocialdemokratojSocialista Internacio • Progresema Alianco • Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj vd
Posedatoj Buzludzha monument • Duma vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Bulgaria Socialisma Partio (bulgare Българска социалистическа партия, BSP) estas politika partio en Bulgario kaj posteulo de la Bulgara Komunisma Partio. La partio fondiĝis dum la jaro 1990 en postkomunisma Bulgario, sekve de la decido de la Bulgara Komunisma Partio forlasi la doktrinon de Marksismo-Leninismo. La partio membras en la transnacia Socialisma Internacio kaj momente (stato decembro 2007) gvidiĝas per Sergej Staniŝev. Plej da subtenantoj la partioj havas en la tradicie socialismaj malurbaj regionoj de la ŝtato.

Dum la parlamentaj balotoj de la jaro 2001 la partio estis parto de la alianco Koalicio por Bulgario, kiu ricevis 48 el la 240 seĝoj en la nacia asembleo (Narodno Sabranie), atingante 17,1 procentojn el ĉiuj voĉdonoj. La nuna bulgara prezidento, Georgi Parvanov, estas membro kaj antaŭa gvidanto de la partio. Dum la parlamentaj balotoj en Bulgario de la 25-a de junio 2005, la koalicio gajnis 33,9 procentojn de la voĉoj kaj 82 el la 240 seĝoj de la nacia asembleo. Sergej Staniŝev per tripartia koalicio el la BSP, la partio "Nacia Movado por Stabileco kaj Progreso" kaj la "Movado por Rajtoj kaj Liberecoj" iĝis ĉefministro de Bulgario.

Post kiam la Eŭropa Unio ĉesis elpagi pliajn subvenciojn al Bulgario, la registara koalicio enlande estis akuzita malsukcesi pri la eŭropa politiko, nesufiĉe forte kontraŭbatali la organizitan krimecon kaj ne havi efikajn planojn pri subteno de la bulgara junularo. En la parlamenta baloto de la 5-a de julio 2009, la partio draste perdis voĉojn. Nova ĉefministro iĝis la konservativa politikisto Bojko Borisov.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]