Burĝ Ĥalifa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burĝ Ĥalifa

Burĝ Ĥalifa, ĝis la inaŭguro Burĝ Dubaj (arabe برج خليفة "Turo de la Kalifo", laŭ Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajjan, prezidanto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; oficiala angla nomo: Burj Khalifa) estas nuboskrapulo, kiu estis konstruita en Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) fare de la projekta asocio Emaar Properties. Ĝi estis inaŭgurita la 4-an de januaro 2010, sub la nova nomo.

La alto de la turo estas 828 m kaj nombro de la etaĝoj estas 189. Ĝi iĝis tiel la plej alta konstruaĵo de la mondo.

Komparo inter altaj tur(dom)oj

Oni decidis la 10-an de decembro 2004 pri realigontoj de la projekto. La internacia konsorcio kun gvido de sudkorea entrepreno Samsung kaj Ĉikaga arkitekta entrepreno Skidmore, Owings & Merrill eklaboris komence de 2005. Ĝis la 28-a de januaro 2006, oni konstruis jam 25 etaĝojn. La domego staras sur bazo, por kiu oni uzis 45.000 m³ da betono kun maso de 110.000 tunoj. Tiu bazo estas subgrundaj 192 pilieroj, kiuj penetras en profundon de 50 m.

La konstruaĵo havas la formon de inversigita Y. Oni planas en la subaj 37 etaĝoj hotelon de Armani, la pli supraj (de 38–108) servas kiel apartementoj. La plej supraj etaĝoj servas por oficejoj, panoramaj terasoj ks.

Eksteraj ligiloj