Béla Guttmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Guttmann
futbala defendanto
Personaj informoj
Naskiĝo 13-an de marto 1900 (1900-03-13)
en Budapeŝto
Morto 28-an de aŭgusto 1981 (1981-08-28) (81-jaraĝa)
en Vieno
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Béla Guttmann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Guttmann Béla estis hungara futbalisto (mezulo), olimpiano, trejnisto. Lia iama familia nomvarianto estis Gárdos [gArdoŝ].

Béla Guttmann[1][2] naskiĝis la 27-an de januaro 1899 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aŭgusto 1981 en Vieno.

Béla Guttmann

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Guttmann devenis el juda familio. Li futbalis en ĉefurba junulara teamo inter 1913-1919, poste jam en prestiĝa plenkreska futbalklubo ĝis 1922. Li futbalis inter 1922-1926 en Vieno, poste en Usono. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono dufoje kaj aŭstra ĉampiono unufoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1921-1924 4-foje kun sola golo. En la Somera Olimpiko 1924 li estis olimpiano de la hungara teamo. Li estis trejnisto inter 1933-1974 plej ofte eksterlande. Kelkaj el liaj trejnitaj futbalkluboj: Budapest Honvéd FC (1947), A.C. Milan (1954), SL Benfica (1959-1962, 1966), aŭstra nacia teamo (1964).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Statuo pri Béla Guttmann