Saltu al enhavo

Béla Pásztor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Pásztor
Persona informo
Naskonomo Berger Béla
Naskiĝo 2-an de januaro 1895 (1895-01-02)
en Acâș
Morto 24-an de decembro 1966 (1966-12-24) (71-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmaktoro
filmreĝisoro
produktoro
teatra aktoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

PÁSZTOR Béla [pr. pastor] estis hungara teatro-organizinto, reĝisoro, aktoro, fakverkisto naskiĝinta en Ákos la 1-an de januaro 1894 kaj mortinta en Novjorko la 24-an de decembro 1966.

Lia kariero

[redakti | redakti fonton]

Béla Pásztor laboris kiel aktoro kaj reĝisoro komence en la trupoj de Károly Polgár, resp. Ferenc Szabó. Ekde 1922 li estis ĉefsekretario de la Royal Orfeum. En 1935 li fondis filmentreprenon. Spite la kontraŭjudajn leĝojn li laboris plu en la filmejo, tial li estis deportita (enlande). Je la fino de la kvardekaj jaroj li emigris Izraelon, kie la 27-an de aŭgusto li establis la unuan hungarlingvan teatron, kies li estis direktoro, reĝisoro kaj aktoro por mallonga tempo. Li reĝisoris (6-a de julio 1954) la teatraĵon La diablo de Ferenc Molnár kaj li ludis la ĉefrolon, poste la Pygmalion en 1955 de Shaw. En la 1960-aj jaroj li translokiĝis al Usono.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.