Călvasăr
Călvasăr [kəlvasər] (hungare: Hidegvíz, germane: Kaltwasser) estas vilaĝo en Rumanio norde de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1 153 loĝantojn (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas en 1296. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Oni aligis ĝin en 1964 al Șeica Mare.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Kaj la hungara kaj la germana nomo signifas "malvarma akvo". La rumana nomo estas transliterado de la germana.