CEVA (fervojo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ceva.
CEVA

Mapo de la fervoja linio CEVA

Mapo de la fervoja linio CEVA
Superrigardo
Numero de linio 152, 153, 154
Trafikado
Trafikanto SBB
Teknikaj trajtoj
Longo 16.1 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 15 kV – 16,7 Hz
25 kV – 50 Hz
Nombro de trakoj 2
vdr

CEVA (Cornavin‒Eaux-Vives‒Annemasse) estas ĉirkaŭira fervojlinio destinita ligi la ĉefstacidomon Ĝenevo-Cornavin de Ĝenevo, Svislando norde de Lago Lemano kun la stacidomo Annemasse en Annemasse, Francio, sude de Lago Lemano. La ligo ebligas trairadon inter la ĉefa svisa fervojreto kaj la ĝis tiam izolita linio oriente de Annemasse en Haute-Savoie, kiu estis priservita ĝis 2013 fare de francaj servoj de SNCF. Nova stacio estis konstruita sur la itinero, nome Genève-Eaux-Vives kaj la linio inter tiu stacio kaj la limo estis anstataŭigita per dutraka linio en tunelo. Trako jam ekzistis ĝis stacio de Genève-Stade;[1] la plena itinero malfermiĝis la 15-an de decembro 2019 al servoj de Léman Express kaj RegioExpress.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le chantier du CEVA à Genève prend deux ans de retard. rts.ch (26 Marto 2014). Alirita 20 Marto 2015.
  2. International Railway Journal: Swiss-French Léman Express project inaugurated (12 Decembro 2019). Alirita 13 Decembro 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]