COPE

El Vikipedio, la libera enciklopedio

COPE (mallongigo de Cadena de Ondas Populares Españolas) estas unu el la ĉefaj radistacioj naciskalaj de Hispanio. Unuafoje ĝi elsendis en la jaro 1979 kaj la ondoj krom Hispanio, atingas la najbarajn teritoriojn Andoro, Portugalio kaj Francio.

La nomo COPE estas la komerca marko uzata de la anonima societo Radio Popular, kies akciistoj estas la Episkopara Konferenco de Hispanio (50%), la diocezoj (20%) kaj religiaj ordenoj kial jezuitoj kaj dominikanoj, resume posedo de la Katolika Eklezio. Ankaŭ membras en ĝi ONCE, kaj antaŭ la kreado de la novaj radistacioj, la grupo Vocento (Punto Radio) kaj Planeta (Onda Cero). En 2005, la grupoj Vocento kaj Planeta forlasis ĝin pro la novaj radistacioj Punto Radio kaj Onda Cero.

La radistacio havas programerojn pri ĝeneralaj aferoj, kvankam ĝi inkluzivas programerojn religiajn, precipe dimanĉe kaj dum religiaj festoj kiel Kristnasko kaj Sankta Semajno.La programoj de COPE apogas la doktrinon de la Katolika Eklezio, kaj montras ĝenerale konservemajn ideojn.

Eksteraj ligiloj