Cacalchén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cacalchén
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97460
Kodo laŭ 31 007
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 399
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 58′ N, 89° 13′ U (mapo)20.966666666667-89.216666666667Koordinatoj: 20° 58′ N, 89° 13′ U (mapo)
Alto 10 m
Areo 76,6 km² (7 660 ha)
Horzono UTC -6
Cacalchén (Jukatanio)
Cacalchén (Jukatanio)
DEC
Cacalchén
Cacalchén
Situo de Cacalchén
Cacalchén (Meksiko)
Cacalchén (Meksiko)
DEC
Cacalchén
Cacalchén
Situo de Cacalchén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cacalchén Municipality [+]
vdr

Cacalchén estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Cacalchén. La komunumo situas en la centra parto de Yucatán en la regiono 4 "Centro". La regiono "Centro" limas norde al la regiono 3 "Litoral Centro", oriente al la regiono 1 "Litoral Oriente", sude al la regiono 5 "Centro Sur" kaj okcidente al la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31007.

La situo de la regiono 4 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6399 loĝantojn. El tiuj estis 3232 viroj kaj 3167 virinoj. La komunumo havas surfacon de 76,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 58,5 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 4322 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3552 scipovis legi kaj skribi kaj 767 personoj estis analfabetoj. Do 17,75% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 6286 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2167 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 34,5% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.