Kalgaria Esperanto-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calgary Esperanto-Centro)

La Kalgaria Esperanto Center estis fondita en majo 2002 kiel malgranda ĉambro de The Calgary Multicultural Centre (La Kalgaria Multkultura Centro) en Kalgario, Kanado.

En junio 2003 Esperanto Antaŭen anoncis kvin-jaran kontrakton por nova hejmo por la Calgary Esperanto-Centro. La nova pli granda ejo lokiĝas en la urbocentro de Kalgario tuj apud la 8-a strata tramhaltejo de la C-Trajno.

La nova loko havas tri ĉambrojn (proksimume 51 kvadrataj metroj) kun aliro al granda ekstera balkono (kelkaj centoj da kvadrataj metroj). Unu el la ĉambroj utilas ĉefe kiel klasĉambro por kursoj de Esperanto, alia ĉambro estas uzata por la Dorothy Hawley Esperanto Library (biblioteko de Dorothy Hawley) kaj malgrandaj eventoj. La tria ĉambro estas malgranda administra oficejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]