Camagüey
| Camagüey | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo municipo de Kubo urbego | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Provinco | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 70100 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 321 992 (2011) [+] | ||||
| Loĝdenso | 291 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 21° 23′ N, 77° 55′ U (mapo)21.378611111111-77.918611111111Koordinatoj: 21° 23′ N, 77° 55′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 5 m [+] | ||||
| Areo | 1106 km² ( 110 600 ha) [+] | ||||
| Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Kamagvejo (Camagüey en la hispana) estas urbo de Kubo de la orient-centra regiono de la lando. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco. La urbo estis fondita la 2-an de februaro de la jaro 1514 de Diego Velázquez sub la nomo Santa María del Puerto del Príncipe komence ĉe la marbordo. Ĝi estas la tria inter la unuaj sep vilaĝoj fonditaj de la hispanaj konkerantoj. Pro la ofta invado de korsaroj kaj piratoj, la urbo estis translokita en la jaro 1528 al la interno ĉe indiĝena vilaĝeto nomata Camagüey, kiu donis al ĝi ĝian novan nomon. Nuntempe la urbo havas ĉ. 325 mil loĝantojn.
La tipa kamagvejano diferenciĝas de la aliaj kubanoj ĉefe pro la malsama akĉento en la uzado de la hispana lingvo. La urbo multe kontribuis/as al la riĉaj kubaj historio kaj kulturo:
En tiu ĉi urbo aperis la unua kuba literatura verko Espejo de Paciencia ("Pacienca Spegulo") de Silvestre de Balboa, kanariano loĝanta en Kubo, poetoj kiaj Gertrudis Gómez de Avellaneda, Aurelia Castro kaj Nicolás Guillén; pentristoj kiel Fidelio Ponce; la dua kompanio de kuba klasika baleto, diversaj trupo de tradiciaj kaj modernaj dancoj; ĥoroj, teatraj trupoj kaj artgalerioj inter multaj aliaj. En la jaro 1998 ĝi estis deklarita monda heredaĵo fare de UNESKO.




