Cameron Q. Sackey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Cameron Q. SACKEY (naskiĝis en 1961, mortis la 23-an de aprilo 1999 en Akrao) estis ganaa esperantisto. Li fondis Ganaan E-Movadon kaj estis ĝia ĝenerala sekretario ĝis sia morto. Dum 6 jaroj li estis la sola delegito en Ganao. Nome de UEA, Raoul Hounnake ĉeestis lian funebran ceremonion la 5-an de junio 1999.