Camille Erlanger
Camille ERLANGER (25-a de majo 1863 – 24-a de aprilo 1919) estis franca komponisto. Li studis en la Konservatorio de Parizo kaj en 1888 gajnis Prix de Rome pro sia opero Velléda. Lia plej fama opero, Le Juif polonais, estis ludata en la Opéra-comique en 1900. Li mortis en Parizo kaj estis enterigita en tombejo Père Lachaise.