Campo de' Fiori
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Koordinatoj: 41° 53′ 44.16″ N 12° 28′ 19.80″ O / 41.8956000 °N, 12.4721667 °O (mapo)

La monumento al filozofo Giordano Bruno ĉe la centro de la placo.
Campo de' Fiori (nome Florkampo aŭ Kampo de la Floroj) estas rektangula placo sude de Placo Navona en Romo, Italio, ĉe la limo inter la distriktoj (rione) Parione kaj Regola. Ĝi estas ĝuste diagonale sudoriente de la Palazzo della Cancelleria kaj je unu dombloko nordoriente de la Palazzo Farnese. Campo de' Fiori, tradukita laŭvorte el la itala, signifas "kampo de floroj". La namo aperis unue dum la Mezepoko kiam la areo estis vere herbejo.